Nacia Liberiga Komitato

Nacia Liberiga Komitato
Itale:
Comitato di Liberazione Nazionale
Emblemo de Nacia Liberiga Komitato
politika organizaĵo
Estro Ivanoe Bonomi
Alcide De Gasperi
Pietro Nenni
Palmiro Togliatti
Ugo La Malfa
Ferruccio Parri
Fondiĝo 9-a de septembro 1943
Dissolvo 1-a de junio 1947
Ĉefa sidejo Roma
Koloro(j)      Verda
     Blanka
     Ruĝa
Ideologio Kontraŭfaŝismo
Nacia Konsilio
(1945-1946)
156 / 304
Konstitucianta Asembleo
(1946-1947)
503 / 556
vdr

La Nacia Liberiga Komitato (itale: Comitato di Liberazione Nazionale, CLN) estis politika ombrelorganizaĵo kaj la ĉefa reprezentanto de la Itala kontraŭnazia rezistmovado batalanta kontraŭ la fortoj de Nazia Germanio dum la germana okupado de Italio post la armistico de Cassibile, samtempe batalante kontraŭ italaj faŝistoj dum la itala enlanda milito. Ĝi estis plurpartia ento, kies membrojn unuigis ilia kontraŭfaŝismo[1]. La CLN kunordigis kaj direktis la italan reziston kaj estis subdividita en la Centran Komitaton por Nacia Liberigo (CCLN) kun sidejo en Romo kaj la pli posta Nacia Liberiga Komitato por Norda Italio (CLNAI) kun sidejo en Milano.

  1. Comitato di Liberazione Nazionale – CLN. Arkivita el la originalo je 2022-01-28. Alirita 2021-04-03.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search